8aasisti 1 tr aŭ al ĉeesti por helpi
{iun} pro ofica devo:
asisti ĥirurgon ĉe operacio;
asisti profesoron pri la eksperimentoj;
asisti al juĝisto, asisti al prezidanto;
subite li eksilentis, kaj falis posten en la brakojn de l’ asistantaj pastrojB;
li mem kondukis la princon en la banejon, asistis ĉe la banoB.
2 pro oficiala funkcio prizorgi kaj helpi, por levi la socialan staton de iaj kategorioj de civitanoj:
ŝi asistas en fabriko, ŝi asistas en banko.
asistado stato kaj agado de iu, kiu
asistas:
publika asistado al laborkripluloj, publika asistado al multinfanaj familioj.
asistanto,
asistantino persono, kies profesio estas
asistado:
por via propono [...] pri ia asistanto aŭ sekretario mi dankasZ;
li ricevis la oficon de asistanto ĉe la profesoroZ;
asistanto ĉe advokato;
sociala asistantino en fabriko, sociala asistantino en hospitalo.
➞ asesoro.