PIV - testa versio - simpla serĉilo

? B P PIV 2020
2 trafoj en 2 artikoloj
ek prefikso [subita komenco, je preciza momento, kun aŭ sen plua daŭro].  ekboli, ekdormi, ekvidi, eksoni, ekparoli, ekbruligi, ekkrii, eksalti, ekbrilo, ekdeziro; ekde. Rim. Kiam ek- esprimas komencon de procezo (kun pludaŭro), ĝi ludas ĉe la statverboj la saman rolon kiel la sufikso ‑iĝ- (veno en staton): eksidi (sidiĝi), ekstari (stariĝi).
ek interjekcio (mi, ni, vi ktp) komencu, ekagu aŭ ekiru:
ek al la laboro!KuK;
ek al la februara surprizo!HBa;
ĉu vi pretas? Ek! Fotu!Ko.
eki ntr
komenciĝi:
ekis disputoIEr;
la rakonto ekas per la bedaŭrinde aktuala dramo de rifuĝintojOE;
la bando ekis en 1982Ko.
ekagi aŭ ekiri:
ĉu vi konsentas, ke ni eku?CPi;
kiam vi ekos?HGK;
se oni metas la diskon en la KD-legilon, ĝi aŭtomate ekasMBe.
ekigi komenci:
la hispana justico ekigis proceson kontraŭ la tiama prezidanto de KatalunioFMB.
EK mallongigo 🅔Esperanto Eŭropa Klubo.