① ★en prepozicio RP 1 loko, interne de kiu estas io aŭ iu:
mia onklo loĝas en Berlino;
mi sentas min sana kiel fiŝo en akvo;
mia koro tremas en mi;
en malproksimeco oni ekvidis bluajn montojn;
la infano kuris en la korto;
la suno rebrilas en la klara akvo;
(
figurasence)
mia amo restas ĉiam en la limoj de la infana devo;
en tiu propono kuŝas la solvo de la problemo
. RP 2 loko, internen de kiu almoviĝas iu aŭ io:
iri en teatron;
meti ion en sian poŝon;
la infano kuris en la korton;
ĵeti en sakon;
skribi en libronZ;
la birdo flugas en la ĉambronFE;
sablero falis en mian okulon;
fali en kaptilon.
RP 3 la tempodaŭron, interne de kiu okazas la ago:
tio ĉi estis en lundo mateneZ;
mi parolos al vi en tempo pli oportunaZ;
en la venonta jaro mi veturigos mian fileton al la ĉefurboZ;
en la vintro oni hejtas la fornojnFE;
en malbona veteroFE;
dek horojn en la tago ŝi kudradisZ;
(ŝi) bezonis [...] unu fojon en tago varman manĝonZ;
en la daŭro de unu monatoMT.
➞ ĉe ①, dum, je.
4 tempolongo necesa por fari ion:
legi libron en kvar tagoj;
en momento la homo reviviĝisZ;
vi forgesos nin en ses monatojZ;
en (post) unu minuto li estus inter iliZ.
RP 5 stato, kiu karakterizas objekton:
danĝere estas / Lin lasi plu en tia liberecoZ;
la unua lernolibro [...] eliris en lingvo rusaZ;
la forto grandiĝas en premateco;
mi vagas [...] en granda mizeroZ;
ili venis en granda nombro (grandnombre);
lernigi al vi la manieron, en kiu oni devas viviZ;
paroli [...] en alia manieroMT;
kien vi iras en tia izoleco?;
en granda kolero;
en konsento;
en akompano kun iu;
mia pulso en takto batas;
oni malfermis en la plena larĝo la pordegonZ.
6 unu el la cirkonstancoj, inter kiuj fariĝas la ago:
li kuris malsupren en (per) kelkaj saltoj;
en (ĉe) la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panonMT;
en liaj okuloj (laŭ lia juĝmaniero aŭ opinio)Z;
disflugiĝi kiel polvo en ventoZ;
morti en turmentoj;
en (je) la nomo de;
ŝiaj haroj estis kunvolvitaj en (per) pezaj plektoj;
en longaj girlandoj tie pendis plej mirindaj grimpokreskaĵojZ;
puntoj kaj bantrozetoj [...] sin kunigis en mirinda [...] senordecoFK.
➞ ĉe ①, laŭ, je, per.
7 fina stato de ŝanĝiĝinta objekto, rezulto de aliiĝo:
fendita en du partojnB;
li rompis la vazon en pecetojn;
la fumo longiĝis en mirindajn fantomojn;
kunpremi la manon en pugnon;
traduki libron en alian lingvon;
la korto per barilo estis dividita en du partojn;
miloj da voĉoj kunfandiĝis en grandegan harmonion;
la glacio forgutis en brilajn larmojn;
la milito kondukis multajn en mizeron;
(lia) malkaŝemeco [...] aliformiĝis en aroganteconZ.
➞ al ① Rim 2, el ① 2.
8 afero, kiun oni identigas al io aŭ iu:
en la lingvo «Esperanto» ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondoFE;
Marta [...] rekonis en ŝi tiun junan knabinon, kiun ŝi renkontisZ;
de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi «majstron»Z;
tiam envenis la urbestro en propra persono.
ene interne:
formo de pastaĵo kun farĉo eneKo.
ene de 1 en; interne de:
nova kurso ene de la retejoKo;
la ejo de tiu aranĝo estu aŭ ene de la kongresejo aŭ tuj apudeOE;
eĉ ene de unu lingvo fizike identaj aranĝoj surprize povas havi neidentan esprimon!KBr;
la biletoj estis venditaj ene de nur 15 minutojKo.
2 (
pri estonta agado) post ne pli ol:
ene de kvin jaroj ĉiu infano lernos pere de poŝkomputiloLMa.
RPeno interno:
ili trapasis la enon de la templego KijomizuKo.
en prefikso [kun la sencoj en 1 kaj en 2 de la prepozicio]: enigi fari, ke
{iu aŭ io} estu
en io:
ŝi [...] enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojnZ;
kiam ni sukcesis enigi en lian manon la libronZ;
la malpiuloj [...] decidis enigi kaŝite tiun kadavron en nian domonZ;
enigi radikojn en ekvacion;
muziko, kiu povis enigi ĉiun en plej dolĉajn sonĝojnZ;
enigi datumojn en komputilon.
➞ penetrigi, enmeti.
enigo ago enigi.
enigaĵo io enigata, precipe signaloj en cirkviton aŭ datumoj en komputilon.
eniĝi veni
en la mezon de; penetri internen de:
li havis la impreson, kvazaŭ li eniĝas en amason da neĝoZ;
oni ĉiam pli kaj pli profunden eniĝas en eternan silentonZ;
(
figurasence)
kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝuZ;
gazetoj, ne dezirantaj eniĝadi en la esencon de tio, pro kio ni batalasZ
. ➞ enmiksiĝi, interveni.
ĉi-ene ene de ĉi tiu teksto aŭ loko:
vi trovos ĉi-ene la tekston de tiu protestoGWa;
ĝuste ĉi tie la restoracio; ni eniru! — Kien nun ĉi-ene?ENa;
mi sendas al vi ĉi-ene poemeton.