RP 1 post substantivo aŭ pronomo (eventuale subkomprenita) [insistas, ke oni parolas ĝuste pri tiu persono aŭ afero, ne pri alia]: mi devas mem ĉion plenumiZ;
la prezidanto [...] mem preparas nun projektonZ;
mi eĉ mem [...] uzas ilin (tiujn vortojn)Z;
lasi la akceptadon [...] al la decido de la Esperantistoj memZ;
fiziko estas la nomo de la scienco memFE;
nenio estis iam ajn aldonita al la esenco mem de la lingvoILa;
mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝasZ;
tion ĉi garantias al ni [...] la karaktero mem de ilia landoZ;
mi deziras paroli al li mem;
li amas sin memFE;
mi vin amas, kiel min mem [...]!Z;
la komitato [...] ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvoZ;
prenu (vi) mem akvon, se vi volas trinkiFE;
ĉiun demandu, sed (vi) mem al vi komanduZ;
kiu kritikas kuraĝe, (tiu) mem agas malsaĝeZ.
RP 2 nur per si; sen helpo aŭ iniciato de iu alia; sen ekstera devigo; fare kaj vole de si sendepende de iu alia; spontanee; propramove kaj propraforte:
malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem’Z;
kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenasZ;
ne venos rato mem al katoZ;
ĉiu el vi post kelka meditado facile mem trovos la respondojnZ;
«Delegacio», kies celo estis [...] elekti mem komitaton, kiu esplorus tiun ĉi demandonZ;
tio por ĉiu estis komprenebla per si memZ;
la vivo jam mem solvis la diritan demandonZ.
memo persono, konscia pri sia individueco:
ili sentas tion, sed nur duone, ilia alia memo estas ĉe aliaj aferoj;
lia malbona memo jam relevis la kapon.
Rim. 2 En tiu senco Zamenhof kelkfoje uzis la senfinaĵan formon substantive: nur tiu ĉi nia mem restu al mi fidela!.
➞ egoo, mio.