PIV - testa versio - simpla serĉilo

? B P PIV 2020
2 trafoj en 2 artikoloj
ses
numeralo [esprimanta la nombron post 5 en la serio de entjeroj].
6, VI
dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teronMT;
en ses tagoj mi ĉion finos.
nomo de la cifero 6.
 sis, sesdek, sescent.
sesa vicmontra numeralo venanta post kvin aliaj:
la sesa volumo;
Georgo la Sesa;
la sesan de Januaro.
sese en la sesa loko (ĉe elnombrado).
seso
aro de ses aferoj aŭ personoj.
la nombro aŭ la cifero 6:
ne intermiksu viajn sesojn kun la kvinoj.
sesiliardo matematiko mil sesilionoj (1039).  ‑iliard-.
sesiliono matematiko miliono da kvinilionoj (1036). Sin. sekstiliono.  ‑ilion‑ ①, ‑iliard-.
sesobla
[prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu rilatas al alia kiel ses al unu]:
sesobla rento.
konsistanta el ses partoj:
sesobla jungitaro.
sesoble en sesobla maniero:
sesoble pli alta;
sesoble tri estas dek ok.
sesolo 𝅘𝅥𝅰muziko grupo de ses notoj, kiuj kune okupas tiun saman tempodaŭron, kiun ordinare havas kvar (iafoje ok) notoj de la sama tempovaloro.  ‑ol- ②.
sesono ĉiu el la ses egalaj partoj de tuto.
sesope {agi} en grupo de ses personoj:
sesope oni trairas la tutan mondonB.
sesopo grupo de ses aferoj aŭ personoj.  seksteto.
sesto 𝅘𝅥𝅰muziko intervalo inter la unua kaj la lasta de ses sinsekvaj tonoj de diatona gamo ①.  ‑t‑ ②.
SES mallongigo 🅔Esperanto
Svisa Esperanto-Societo.
Somera Esperanto-Studado.