① ★si pronomo [refleksiva referenco al la subjekto de la plej proksime esprimita ago (ordinare verbo), se la subjekto estas triapersona]: li amas sin memFE;
ŝi lavis sinFE;
ŝipo, kiu sin movasFE;
li ĵetis sin sur la kamaradon kaj batis linZ;
paŝtas sin grandaj brutarojFE;
ŝi kombas al si la harojnFE;
ĉiu por si mem estas la plej karaZ;
demeti de si la antikvan AdamonZ;
la mizero kutimigis lin levi sin [...] tre frueZ;
la sinjoro ordonis al la servisto vesti sin rapide;
lia fratino [...] malkovris al li la koron de la memvole sin forpelinta filinoZ;
tia flatado al si estas naŭza;
li vivas kun virino tro postulema por si.
sia 1 de
si:
bona patro amas sia(j)n infano(j)n;
ŝi lavis sin en sia ĉambroFE;
ŝi nomis ŝin sia filinoFE;
el ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝaFE;
(tiaj konsideroj) igis (lin) [...] eldoni sian grandiozan pazigrafian provonZ;
ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojnZ;
li ekvidis la anĝelon [...], starantan [...] kun elingigita glavo en sia manoMT;
rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por sia utiloZ;
nenio por homo estas pli malutila, ol nekonado de siaj propraj posedaĵojZ.
2 propra [sen konsidero al ia subjekto]: sia estas kara pli ol la najbaraZ;
ĉio sia estas plej ĉarmaZ;
en ĉiu kranio estas sia opinioZ;
metu ĉion sur sian lokon;
ŝi rimarkis [...] la reĝon de la maro kun sia kronoZ.
➞ siatempa.
siaĵo tio, kio propre apartenas al iu, speciale koncernas tiun:
al ĉiu (donu) lian siaĵonZ.