PIV 2020

Listoj de simboloj kaj mallongigoj

Listo de vinjetoj

Listo de mallongigoj kaj simboloj uzataj en la vortaro

Listo de mallongigoj uzataj nur en ekzemploj

Listo de etikedoj uzataj en la vortaro

analogeuzata en en maniero analoga kun alia uzo
aparteuzata en aparta maniero
arĥaismoiam uzata, sed nuntempe praktike malaperinta el uzo
evitindeevitinda vorto aŭ esprimo
familiarefamiliara vorto aŭ esprimo
figurasenceuzata ne en sia ordinara senco, sed iel figure
ironieuzata ne en sia ordinara senco, sed iel ironie
malofteuzata nur malofte
malŝateesprimas malŝaton
personigeuzata en kun personiga senco
preferepreferinda sinonimo
proprasenceuzata en sia ordinara senco, ne iel figure
striktasencela plej rigore difinita senco
ŝerceuzata kun ŝerca intenco
vastasenceplivastigita senco kompare kun la plej rigore difinita senco de la vorto

Listo de signoj uzataj en la vortaro

①, ② ...antaŭ kapvortoj signas homonimojn.
antaŭ radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo indikas ties fundamentecon.
1...9cifero, supreskribita inter kapradiko kaj la finaĵo, montras la numeron de la Oficiala Aldono, en kiu ĝi estas registrita.
/disigas kapradikon disde ties finaĵo, kiam ne ĉeestas cifero supreskribita.
anstataŭas la kapradikon de la koncerna artikolo.
=montras samsencan formon.
-(ekster ĝia kutima kunliga rolo) antaŭ aŭ post morfemo montras, ke tiu morfemo estas sufikso aŭ (post)fina morfemo, resp. prefikso.
antaŭ morfemo aŭ ⁓ signifas, ke oni povas ĝin anstataŭigi per iu ajn morfemo semantike kongrua.
( )
  • I - en kapvorto aŭ kunmetaĵo, entenas vortoparton, kiu povas esti aŭ ne esti uzata, tiel ke rezultas variantoj
    • A)
      • a) pro nefiksita formo, ekz. Nes(s)o, Hon(g)kongo, Karak(as)o
      • b) kun/sen interna finaĵo, ekz. semajn(o)fino, kelk(a)foje
      • c) kun/sen interkrampa morfemo ekz. abort(it)aĵo, antaŭ(aĵ)o, baston(et)bakterio, diurez(ig)ilo
      • ĉ) kun/sen forlasebla precizigo en faka lingvaĵo, ekz. super(galaksi)amaso
    • B) kun ia senco-modifo
      • a) pro nuanco laŭ la kunteksto, ekz. voĉdon(ad)o, boj(ad)o, arbitr(ec)o, bunt(ec)o ktp
      • b) pro dueca aŭ plurobla opozico por indiki: neon aŭ malon ekz. (ne)aŭdebla, (mal)varma; movon, ekz. hejme(n); diferencon de persono aŭ laŭ sekso, ekz. amat(in)o, flegist(in)o, pluredz(in)eco, aŭ laŭ parolsituacia kriterio, ekz. mia(via...)fide
      • c) pro ŝanĝo de minusklo al majusklo aŭ inverse
  • II - interne de difino, entenas klarigon
  • III - interne de ekzemplo, entenas aŭ klarigon, aŭ resumon de tro longa tekstoparto
  • IV - kiam ĝi entenas la signojn aŭ ➞, montras, ke tiuj referencoj koncernas nur la laste pritraktitan vorton aŭ esprimon, sed ne la antaŭajn.
[...]indikas forlasitan parton de ekzemplo.
/ /entenas fonemojn.
referencas al esprimo, ligita kun la koncerna vorto, aŭ al vorto, elvokanta najbaran nocion aŭ apartenanta al la sama semantika kampo.

Mallongigoj de aŭtoro-nomoj

La jenaj literoj, supreskribitaj post vorto aŭ ekzemplo, signifas, ke la menciita vorto aŭ citaĵo estas prenita el la verkaro de la responda aŭtoro, aŭ el teksto tradukita de la responda persono.

Mallongigoj de fontoj

La jenaj literoj, supreskribitaj post vorto aŭ ekzemplo, signifas, ke la menciita vorto aŭ citaĵo estas prenita el responda fonto sen precizigo de la aŭtoro.

Mallongigoj ĝenerale uzataj

Mallongigoj de institucioj, asocioj, revuoj kaj verkoj

Lingvokodaĵoj uzataj en la vortaro

La kodaĵoj estas laŭ la normo ISO 639-3