Enhavo

Tiu ĉi TTT-ejo estas testa prezento de la ankoraŭ redaktata estonta versio de la vortaro Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. La enhavo estas nedefinitiva, kaj povas ĉiam ajn ŝanĝiĝi. Multaj planitaj ŝanĝoj ankoraŭ estas neplenumitaj. Aliaj ŝanĝoj estas nur parte faritaj.

La nuna oficiala versio de PIV estas PIV 2020. Ĝi estas alirebla ĉe https://vortaro.net. PIV 2020 aperis ankaŭ kiel libro. Ĝi estas mendebla de SAT-Amikaro kaj aliaj gravaj libroservoj. Oni ankaŭ povas skribi rekte al kontakto@satesperanto.org.

Se vi volas raporti problemon pri la testa versio aŭ proponi korektojn, kompletigojn k.s., vi povas alklaki la bildon de ruĝa krajono supre dekstre en la serĉilopaĝo.

Du serĉiloj

La TTT-ejo enhavas du serĉilojn: plene kapablan serĉilon, kiu uzas multe da Javaskripto, kaj simplan serĉilon, kiu funkcias tute sen Javaskripto, sed kiu ne donas ĉiujn eblojn de la plena serĉilo.

Tiuj ĉi klarigoj temas precipe pri la plene kapabla serĉilo farita por modernaj TTT-legiloj. Ĝi estas atingebla ĉe la adreso https://testo.vortaro.net.

La simpla serĉilo, kiun oni atingas ĉe la adreso https://testo.vortaro.net/simpla, taŭgas ankaŭ por malnovaj TTT-legiloj kaj por tiaj uzantoj, kiuj elektis malŝalti la uzon de Javaskripto en sia TTT-legilo. La simpla serĉilo ne provizas ĉiujn eblojn de serĉado. Interalie mankas la sekcio Foliumi, kaj ne eblas serĉi en la cetera teksto.

Ĝeneralaj rekomendoj

Tiu ĉi TTT-ejo donas abundajn eblojn por priserĉi la enhavon de PIV, kaj por foliumi tra ĝi. La ebloj kaj funkcioj estas sufiĉe kompleksaj, kaj kelkaj el ili povas esti malfacile kompreneblaj, se oni ne legas la ĉi-subajn klarigojn tre atente. Sed la bazajn funkciojn oni povas uzi eĉ sen legado de la klarigoj. Tiam estas rekomendinde lasi la diversajn elektilojn en la baza (defaŭlta) stato:

Se aperas sube aŭ dekstre de la supra titolo «PIV» unu aŭ pli da fakoj (aŭ simboloj, «vinjetoj»), tiam la filtradofunkcio estas aktiva. Se tio okazis sen via intenco, vi povas forigi tiujn indikojn per duobla alklako sur ĉiu el ili, aŭ per la menuo, kiun vi atingas per la butono filtri.

Sekcioj

La paĝo enhavas du sekciojn alireblajn per du butonoj supre de la paĝo:

Krome estas kelkaj pliaj butonoj en la supra parto:

Mallongigoj kaj simboloj

La diversaj mallongigoj, simboloj kaj vinjetoj estas listigitaj en aparta paĝo.

La serĉilo

Per la serĉilo en la sekcio Serĉi oni povas serĉi kapvortojn kaj derivaĵojn kaj aldone ankaŭ vortojn en la cetera teksto de la vortaraj artikoloj (difinoj, ekzemploj, rimarkoj...). Oni simple entajpu vorton en la tekstokampon, kaj poste premu la «Ek»-butonon aŭ uzu la enigoklavon.

Oni notu, ke serĉado en kapvortoj/derivaĵoj kaj serĉado en la cetera teksto funkcias en iom malsamaj manieroj. Legu pli detale ĉi-poste pri specialsignoj en serĉesprimoj kaj pri serĉado en la cetera teksto.

Oni povas uzi la ikso-sistemon en la tekstokampo: cx = ĉ, gx = ĝ, hx = ĥ, jx = ĵ, sx = ŝ, ux = ŭ.

Elektiloj

En la sekcio Serĉi, sub la kampo, kie oni enskribas serĉesprimon, estas kvin elektiloj:

kapvortojelektas serĉadon en kapvortoj
derivaĵojelektas serĉadon en derivaĵoj
cetereelektas serĉadon de unuopaj vortoj en la cetera teksto de la vortaro (difinoj, ekzemploj, rimarkoj...), sed nur vortoj longaj je almenaŭ tri signoj estas trovataj
uskleelektas, ĉu la serĉo atentu la diferencon inter minuskloj kaj majuskloj
Hazardapor serĉi hazardan artikolon

Por ordinara uzado la du elektiloj kapvortoj kaj derivaĵoj estu aktivaj, dum cetere kaj uskle estu neaktivaj.

Ŝanĝoj ĉe tiuj kvar elektiloj efikas post serĉado.

La elektilo cetere povas iafoje esti markata per griza fono. Tiam la elektilo estas sen efiko, kvankam ĝi estas aktivigita. Tio povas okazi, kiam oni uzas ĵokersignonradiko-signon en la serĉesprimo, aŭ kiam oni uzas filtrilojn laŭ fako aŭ oficialeco.

Serĉorezultoj

La rezultoj de serĉo prezentiĝas kiel listo de artikoloj el la vortaro kun la koncernaj trafoj markitaj. Se estas multaj artikoloj en tiu prezento, oni devas rulumi tiun liston suben. Antaŭ tiu listo de artikoloj aperas aparta trafomenuo, kiu estas listo de ĉiuj trafoj en la montrataj artikoloj: unue la kapvortaj kaj derivaĵaj trafoj kaj poste la trafoj en cetera teksto. En tiu listo ĉefvortaj trafoj aspektas kiel kapvorto, derivaĵaj trafoj aspektas kiel derivaĵo, kaj trafo en cetera teksto aspektas kiel cetere. Alklako de ero en tiu listo rulumas la prezenton de artikoloj al la koncerna trafo, kiu tiam estas pli elstare markita. La unua trafo estas aŭtomate tiel montrata. La trafoj en cetera teksto povas ofte konsisti el listo de ripetataj vortoj, ĉar la sama vorto povas aperi samforme en pluraj lokoj, dum ordinare estas ne pli ol unu kapvorta trafo, kaj ne pli ol unu derivaĵa trafo.

Maldekstre de ĉiu artikolo en serĉorezultoj aperas la simbolo 📖. Ĝi donas la eblon foliumi tra la vortaro ekde la koncerna artikolo en la sekcio Foliumi.

Dekstre supre en la prezento de serĉorezultoj aperas kvar sagoj, per kiuj oni povas moviĝi tra la serĉorezultoj. Per la sago oni iras al la komenco de la serĉorezulto. Per la sago oni iras al la fino. Per la sago oni moviĝas al la komenco de la unua videbla artikolo aŭ al la artikolo antaŭ tiu. Per la sago oni moviĝas al la posta artikolo (post la unua videbla artikolo). Atentu, ke tiu moviĝado koncernas artikolojn, ne serĉotrafojn. Kompreneble oni ankaŭ povas moviĝi per muso, per la rulumilo k.s., sed iafoje la kvar sagoj povas esti oportunaj.

Se oni ŝanĝas la staton de iu el la elektiloj sub la kampo de serĉesprimo, aŭ ŝanĝas la staton de la filtriloj, tiam jam videblaj serĉorezultoj iom griziĝas por montri, ke la videblaj serĉorezultoj ne estas faritaj laŭ la aktuala stato de tiuj diversaj elektiloj. Se oni tiam faras novan serĉon, aperas nova serĉorezulto, kiu ja kongruas kun tiu stato.

Oni povas ŝanĝi la larĝon de la prezento de serĉorezultoj: La suba dekstra angulo estas tirebla dekstren aŭ maldekstren per muso (aŭ per tuŝpremo ĉe tuŝekrano).

Multaj trafoj

Prezentiĝas samtempe 10 artikoloj (iafoje iomete pli ol 10). Se estas trafoj en pliaj artikoloj, aperas sago por antaŭeniri al la sekva grupo de artikoloj. Kiam iu el la sekvaj artikologrupoj estas prezentata, aperas sago por reiri al la antaŭa grupo. Krome haveblas falmenuo, per kiu oni povas salti rekte al iu ajn el la diversaj artikologrupoj.

La artikoloj estas prezentataj en alfabeta ordo (laŭ la kapvorto). Sed se oni serĉis kaj kapvortojn/derivaĵojn, kaj ankaŭ en la cetera teksto, trafoj en kapvortoj kaj derivaĵoj ĉiam estas montrataj unue. Tiam povas okazi, ke estas prezentataj iom pli ol 10 artikoloj en la unua grupo. En tia situacio povas okazi, ke la koncernaj artikoloj kun kapvortaj aŭ derivaĵaj trafoj reaperas, kiam oni antaŭeniras al la sekvaj grupoj, ĉar en tiuj artikoloj povas esti ankaŭ trafoj en cetera teksto.

Kiam la listo de artikoloj estas tre longa, oni devas rulumi ĝin suben por vidi ĉiujn artikolojn. Se oni uzas poŝtelefonon (aŭ alian aparaton kun tre malgranda ekrano), aperas suba strekita bordero de la artikololisto por indiki, ke ekzistas pli da teksto por montri. Se oni uzas grandan ekranon, la neceso rulumi suben estas montrata per la apero de rulumilo (ordinare dekstre).

Kiam oni serĉas en cetera teksto, povas iafoje esti, ke estas samtempe tre multe da trafoj en la trafomenuo, kiu tiam eble ne povas montri samtempe ĉiujn trafojn. Tiam oni devas mem rulumi la trafomenuon suben por vidi la lastajn trafojn. Tio estas montrata same kiel ĉe la listo de artikoloj (vidu tuj ĉi-antaŭe).

Vortoreferencoj

En multaj lokoj en la artikoloj de la vortaro aperas referencoj al aliaj vortoj per sagosimbolo . Tiuj vortoj estas alklakeblaj ligiloj al la koncernaj lokoj en la vortaro.

Specialsignoj kaj serĉoreguloj

Foliumado

En la sekcio Foliumi oni povas foliumi tra la vortaro elektante la diversajn sekciojn laŭ la komencliteroj. Oni povas ekigi tian foliumadon ankaŭ en la sekcio Serĉi pere de la simbolo 📖 apud artikolo en serĉorezulto (sed se iu el la filtriloj estas aktiva, povas esti, ke la elektita vorto mem tute ne aperas, se ĝi ne kongruas kun la elektitaj filtriloj).

En la fino de la menuo de komencliteroj estas ronda simbolo, per kiu oni povas rerulumi la prezenton al tiu loko, kie oni komencis la foliumadon.

Dekstre supre en la foliuma prezento de serĉorezultoj aperas kvar sagoj, per kiuj oni povas moviĝi tra la artikoloj. Tiuj sagoj funkcias esence same kiel la sagoj en la serĉorezultoj de la sekcio Serĉi.

Se oni ŝanĝas la staton de la filtriloj, tiam jam videblaj artikoloj foliumataj iom griziĝas por montri, ke la videbla foliumado ne estas farita laŭ la aktuala stato de la filtriloj. Se oni tiam alklakas komencliteron, la foliumilo reŝargiĝas laŭ la stato de tiuj filtriloj.

Oni povas ŝanĝi la larĝon de la prezento de la vortaraj artikoloj: La suba dekstra angulo estas tirebla dekstren aŭ maldekstren per muso (aŭ per tuŝpremo ĉe tuŝekrano).

Ŝanĝi la prezentomanieron

En la flanka menuo (falmenuo, se la fenestro estas mallarĝa) oni povas ŝanĝi kiel la artikoloj prezentiĝas. Tie estas la jenaj kvar elektiloj, kiujn oni povas aktivigi per alklako:

tildojKiam la ĉefa radiko de artikolo ripetiĝas ene de artikolo, uzi anstataŭ ĝi tildon: . Tiel artikoloj prezentiĝis en ĉiuj paperaj eldonoj de PIV.
bildaj vinjetojUzi kiel fakajn vinjetojn bildajn simbolojn anstataŭ la baza teksta prezento, ekz. 🍁 anstataŭ «botaniko».
densa prezentoUzi densan prezenton sen dividado de la diversaj sekcioj de la artikoloj. Tiel artikoloj prezentiĝis en ĉiuj paperaj eldonoj de PIV.
kaŝi bildojnKaŝi ĉiujn ilustraĵojn.

Serĉado en artikoloteksto

Se en la teksto de montrata artikolo oni vidas vorton, kiun oni volas serĉi, oni povas duoble alklaki ĝin (aŭ marki ĝin per la muso). Ĝi tiam estas tuj aŭtomate serĉata. Tiu eblo povas esti ĝena, ekz. se oni volas marki vorton por kopii ĝin. Tiam oni povas malŝalti la aŭtomatan serĉadon de unuopaj vortoj per malaktivigo de la mano-butono, 👆, en la supra butonovico. Alternative oni premu la Stir-klavon, kiam oni markas la vorton. Tiam ne okazas aŭtomata serĉado.

Se oni uzas tuŝekranon (sen muso) eble funkcias duoble tuŝeti vorton, kvazaŭ farante duoblan alklakon per fingro por okazigi aŭtomatan serĉadon. Alia eblo estas marki la vorton, ekz. per longa premo sur ĝi, kaj poste uzi la kopi-funkcion. Tiam post la kopiado okazas aŭtomata serĉado de tiu vorto.

Se la serĉo ne donas rezulton, oni eble bezonas aktivigi la elektilon «kapvortoj» aŭ la elektilon «derivaĵoj», aŭ ambaŭ, kaj poste reprovi la serĉon. Eventuale necesas malŝalti eventualajn filtrilojn.

Tia serĉado de vortoj en artikoloteksto funkcias kaj en serĉorezultoj de la sekcio Serĉi, kaj en artikoloj montrataj en la sekcio Foliumi.

Se oni markas plurajn vortojn, aŭ tekston, kiu ne estas nura vorto, nenio okazas.

Legosignoj

Per la L-butono plej supre de la ĉefa paĝo (Serĉilo/Foliumilo) oni povas montri aŭ kaŝi liston de legosignoj. La listo malfermiĝas en aparta fenestreto, kiun oni povas movi per la muso (premante la maldekstran musbutonon sur la supran titolon de la fenestreto).

Por aldoni legosignon de kapvorto aŭ derivaĵo, oni alklaku tiun vorton (en la sekcio Serĉi aŭ en la sekcio Foliumi) tenante la Stir-klavon aŭ la Majuskligan klavon. Se vorto jam estas en la atentolisto, tia alklako forigas ĝin. Kapvortoj aperas grase en la listo.

Krome troviĝas fine de ĉiu artikolo (sube dekstre) aparta L-butono, per kiu oni povas aldoni aŭ forigi legosignon de la kapvorto de la koncerna artikolo.

Se oni alklakas vorton en la listo de legosignoj, la koncerna artikolo malfermiĝas en la sekcio Serĉi aŭ en la sekcio Foliumi (depende de tio, kiu sekcio estas aktiva).

Artikoloj kun legosigno estas markataj per verda bordero supre, dekstre kaj sube.

Apud ĉiu vorto en listo de legosignoj estas du butonoj:

La legosigno-fenestreto estas aŭtomate memorata kaj restarigata ĉiufoje, kiam oni malfermas la PIV-paĝon. Ankaŭ ĝiaj malfermiteco kaj pozicio estas memorataj. La datumoj estas konservataj en la uzataj komputilo kaj TTT-legilo. La atentolisto estas komuna por ĉiuj fenestroj/langetoj de la redaktejo. Se oni ŝanĝas ion en la atentolisto en unu fenestro/langeto, tiu sama ŝanĝo aŭtomate plenumiĝas en la aliaj fenestroj/langetoj. Se oni poste uzas alian TTT-legilon aŭ alian komputilon, la elektitaj legosignoj tie ne aperas. La listo estas aparta por ĉiuj legilo kaj komputilo.

La alto de la legosigno-fenestreto estas ŝanĝebla: Uzu la dekstran suban angulon de la fenestreto. Tiru ĝin supren aŭ suben per la muso.

Grupoj de legosignoj

La legosignojn oni povas aranĝi en grupoj. Per la G-butono supre en la legosigno-fenestreto, oni povas krei novan grupon, donante al tiu nomon. La nomon oni konservu per la Enigo-klavo. Kiam ekzistas pli ol unu grupo, aperas falmenuo kun la nomoj de la grupoj. Tie oni povas ŝanĝi la aktivan grupon. Oni povas ŝanĝi la nomon de grupo uzante la Ŝ-butonon apud la gruponomo. Tie estas ankaŭ F-butono, per kiu oni povas forigi grupon. Sed tio eblas nur, se la grupo estas malplena. Ĉiam restas almenaŭ unu grupo.

Uzi klavopremojn (fulmoklavojn)

Multajn funkciojn de la serĉilo oni povas regi per klavopremoj anstataŭ per muso, per t.n. fulmoklavoj:

S
(majuskle)
aktivigi la sekcion Serĉi
F
(majuskle)
aktivigi la sekcion Foliumi
s
(minuskle)
Eskapo-klavo
meti fokuson al la tekstokampo por serĉesprimoj (post eventuala salti al la sekcio Serĉi)
ffoliumi ekde la unua videbla artikolo (= uzo de la butono 📖)
kŝalti/malŝalti la elektilon «kapvortoj»
dŝalti/malŝalti la elektilon «derivaĵoj»
cŝalti/malŝalti la elektilon «cetere»
uŝalti/malŝalti la elektilon «uskle»
tŝalti/malŝalti «uzi tildojn» (en la falmenuo «Prezento»)
aŝalti/malŝalti «uzi densan prezenton» (en la falmenuo «Prezento»)
bŝalti/malŝalti «kaŝi bildojn» (en la falmenuo «Prezento»)
bŝalti/malŝalti «uzi bildajn vinjetojn» (en la falmenuo «Prezento»)
Llfermi/malfermi la legosigno-fenestreton
ifermi/malfermi la elektilon de serĉofiltrado laŭ fakoj kaj oficialeco
Enigo-klavoekigi serĉon

Multaj el la butonoj havas substrekitan literon (ekz. «Serĉi»), kiu montras la klavon uzeblan anstataŭ la koncerna butono.

En la menuoj de filtrado kaj prezento estas kelkaj pliaj elektiloj aktivigeblaj per klavopremoj. La koncernaj signoj estas tie markitaj per substrekita litero aŭ cifero.

Se la fokuso estas en la tekstokampo por serĉesprimoj, la Eskapo-klavo elektas la tutan jam entajpitan tekston, sed la literaj klavoj tiam simple enmetas la koncernajn literojn. Se oni volas uzi ilin por la ĉi-antaŭe menciitaj funkcioj, oni devas unue eliri el la tekstokampo, ekz. per la tabo-klavo.

Per la seruro-simbolo, 🔒 oni povas malŝalti ĉiujn «fulmoklavojn», kiuj estas markitaj per substrekita litero sur la koncerna butono. Iuj uzantoj trovas tiujn fulmoklavojn pli ĝenaj ol helpaj.

Aŭtomataj proponoj

Kiam oni entajpas serĉesprimon en la tekstokampo en la sekcio Serĉi, aŭtomate aperas (en falmenuo sub la tekstokampo) proponoj pri vortoj serĉeblaj. Se oni aktivigis la elektilon «kapvortoj», aperas kapvortoj kiel proponoj. Se oni aktivigis la elektilon «derivaĵoj», aperas derivaĵoj kiel proponoj. Vortoj el la cetera teksto neniam estas proponataj.

Kiam aperas taŭga propono, oni povas ĝin elekti (alklaki), kaj tiu vorto estas aŭtomate serĉata. Proponoj aperas ankaŭ, kiam oni uzas ĵokersignojn, sed radiko-signoj (/) estas ignorataj en tia proponado de vortoj.

En tia listo de proponoj aperas ankaŭ fakaj vinjetoj (𝅘𝅥𝅰 = Muziko, Φ = Filozofio k.t.p - vidu la klarigojn pri vinjetoj), kaj indikoj pri oficialeco ( = Fundamenta, 1 = Unua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, k.t.p.).

Fundamenteco kaj oficialeco

Ĉe iuj kapvortoj kaj derivaĵoj en la artikoloj troviĝas indiko pri Fundamentecooficialeco.

Steleco, , indikas Fundamentecon, dum 1a, 2a ktp. indikas apartenon al unu el la Aldonoj al la Universala Vortaro (Unua Oficiala Aldono, Dua Oficiala Aldono ktp).

Tiaj indikoj aperas precipe ĉe kapvortoj. Tiam ili indikas ĉiam la Fundamentecon aŭ oficialecon de la radiko de la koncerna kapvorto. Sed havas tian indikon ankaŭ iaj derivaĵoj, nome tiaj, kiuj aparte aperas en la Universala Vortaro de la Fundamento aŭ en iu el la Oficialaj Aldonoj, kaj kiuj konsistas el pli ol unu elemento, kiu ne estas finaĵo. Sekve ekz. aera, kiu estas derivaĵo en la artikolo pri aero, ne ricevas apartan indikon de Fundamenteco. Sufiĉas la steleto ĉe la kapvorto aero, kiu diras, ke la radiko aer estas Fundamenta. Sed la tiea derivaĵo aerumi ricevas apartan indikon pri Fundamenteco, ĉar en la Universala Vortaro de la Fundamento tiu kunmetaĵo (kun la du nefinaĵaj elementoj aer, kaj um) estas aparte prezentata kun propraj tradukoj.

(Ĉiam sisteme montri Fundamentecon aŭ oficialecon de unuopaj vortoj ne estas eble, ĉar la Universala Vortaro kaj la diversaj Oficialaj Aldonoj prezentas la elementojn en tre diversaj manieroj. En iuj okazoj aperas nuraj radikoj sen finaĵo kaj iafoje eĉ sen difinoj aŭ tradukoj.)

Filtrado

Per la elektilo filtri oni povas malfermi menuon, en kiu eblas ŝalti diversajn filtrilojn laŭ fakoj aŭ la oficialeco. Uzado de la filtriloj povas esti sufiĉe kompleksa afero, kaj indas zorge legi la klarigojn antaŭ ol uzi tiun funkcion. La eblo uzi filtradon estas celita al specialaj bezonoj de esplorantoj, kaj kredeble ne multe utilas al ordinaraj uzantoj.

Plej supre en la menuo estas kvin butonoj por filtri laŭ oficialeco:

○ ĉiujĉiaj vortoj/elementoj - tio signifas, ke oni ne filtras laŭ oficialeco
○ Fundamentaj kaj oficialajnur vortoj/elementoj, kiuj estas en la Fundamento de Esperanto (= Fundamentaj) aŭ en iu el la Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro (= oficialaj)
○ Fundamentajnur vortoj/elementoj, kiuj estas en la Fundamento de Esperanto
○ oficialajnur vortoj/elementoj, kiuj estas en iu el la Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro
○ neoficialajnur vortoj/elementoj, kiuj estas nek en la Fundamento, nek en iu el la Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro

Poste sekvas elektiloj por filtri laŭ fakoj, t.e. laŭ la fakaj vinjetoj. Per alklako oni povas ŝalti aŭ malŝalti la deziratajn fakojn. Ankaŭ eblas moviĝi inter la fakoj per la tabo-klavo. Kiam faka linio havas fokuson, oni povas ĝin ŝalti aŭ malŝalti ankaŭ per la e-klavo (por "elekti"). Kiam unu aŭ pli da fakoj estas elektitaj, aperas ankaŭ butono «malelekti ĉiujn fakojn», per kiu oni povas per unu alklako forigi ĉiujn elektitajn fako-elektojn. Alternative oni povas la samon fari per la m-klavo (por «malelekti»).

Kiam filtrilo estas aktiva, ties simbolo (vinjeto) aperas apud la titolo «PIV 2020» plej supre. Oni povas forigi filtrilon per duobla alklako sur la koncerna simbolo (aŭ, kompreneble, per la filtrada menuo).

Kiam oni uzas filtradon en la sekcio Serĉi, la serĉilo trovas vortojn, kiuj mem havas iun el la elektitaj fakovinjetoj, aŭ mem havas la elektitan oficialecon. La filtrado do sekvas rigore tiujn indikojn, kiuj estas en la vortaro. Kiam unu aŭ pli da filtriloj estas aktiva, oni ne povas serĉi en la cetera teksto, sed nur en kapvortoj kaj derivaĵoj.

En la sekcio Foliumi la filtrado elektas tiajn artikolojn, en kiuj ie aperas iu el la elektitaj fakovinjeto, aŭ en kiu ie estas vorto kun la elektita oficialeco. Pro tio, ke preskaŭ ĉiu artikolo enhavas almenaŭ unu vorton sen indiko pri oficialeco, filtrado laŭ «neoficialaj» ne donas tre utilan rezulton en la sekcio Foliumi.

La filtradan menuon oni povas fermi per la elektilo «filtri» (aŭ per premo de i-klavo), sed ĝi ankaŭ fermiĝas aŭtomate, se oni ekigas novan serĉon.

Se la rezulto de jam farita serĉo estas videbla, kaj se oni ŝanĝas la filtrilojn (aldonas aŭ forigas filtrilon), la tuta jam farita serĉorezulto iom griziĝas, se ĝi ne plu kongruas kun la aktivaj filtriloj. Se oni faras novan serĉon, kiu tiam ja kongruas kun la aktivaj filtriloj, la grizeco malaperas. La samo okazas en la sekcio Foliumi.

Kiam oni uzas filtradon en la sekcio Foliumi, la rezultoj povas iafoje esti iom surprizaj. Povas esti, ke tutaj literosekcioj mankas. Se oni ekzemple elektas filtri laŭ la fako Anatomio, kaj alklakas la literon Ĵ, tiam aperas neniom da trafoj kun la komenca litero Ĵ, ĉar hazarde neniu el la artikoloj kun la komenclitero Ĵ enhavas la fakan vinjeton por anatomio.

Oni atentu, ke klasado laŭ oficialeco koncernas la radikon de kapvorto (ne la tutan kapvorton), aŭ – por kelkaj apartaj okazoj, en kiuj derivaĵoj havas oficialeco-indikon – tutan derivaĵon. Pri Fundamenteco kaj oficialigoj oni povas legi detale en la TTT-ejo de la Akademio de Esperanto.

Raporti problemojn

Se vi volas raporti problemon pri la testa versio aŭ proponi korektojn, kompletigojn k.s., vi povas alklaki la bildon de ruĝa krajono supre dekstre en la serĉilopaĝo.

Salti al PIV 2020

Kapvortojn kaj derivaĵojn oni povas alklaki, tenante la Alt-klavon (aŭ Option-klavon), por salti al la responda loko en PIV 2020 (t.e. en la publika versio ĉe vortaro.net). Sed tio funkcias kompreneble nur, se la vorto efektive aperis jam en PIV 2020. Multaj novaj vortoj estas aldonitaj.

Laborplano

La origina ĝenerala laborplano de la nun okazanta revizio de PIV estas legebla en la PIV-blogo. Ĉi-poste sekvas pliaj klarigoj iom pli ĝisdataj.

Vortfarado

Ni enkondukis pli rigoran distingadon inter vera Esperanta vortfarado (per efektivaj Esperantaj radikoj kaj afiksoj) unuflanke, kaj pruntado de radikoj el aliaj lingvoj aliflanke. Pruntaĵoj el aliaj lingvoj ofte enhavas eksafiksojn aŭ aliajn spurojn de vortfarado alilingva. En antaŭaj eldonoj de PIV multaj tiaj vortoj kun eksafiksoj (aŭ eksradikoj) estas prezentataj kvazaŭ ili estus veraj Esperantaj kunmetaĵoj. En tiu ĉi testa versio tiaj vortoj aperas kiel unu-radikaj.

Ekzemple la vorto gastralgio (= stomaka doloro) estas en PIV 2020 prezentata kiel derivaĵo de la vorto gastro, kiu laŭ PIV 2020 signifas «stomako (en kunmetaĵoj)». La radiko gastr estas do prezentata kvazaŭ efektiva Esperanta radiko. Sed laŭ PIV 2020 oni uzas ĝin nur en kunmetaĵoj (anstataŭ stomak). Fakte oni uzas ĝin nur kiel parton de vortoj, kiuj estas pruntitaj kiel tutaĵoj el la internacia vortostoko. Tiuj vortoj estas unu-radikaj. Ili ne estas Esperantaj kunmetaĵoj. La aŭtoroj de PIV 2020 certe ne intencis, ke oni diru ekz. Mia gastro fartas malbone, nek ke oni parolu pri gastrodoloro. La fina parto algio (= «doloro») simile aperas en PIV 2020 kvazaŭ ĝi estus vera Esperanta vorto «sufikse uzata». En la vero oni uzas la radikoparton ...algio nur kiel parton de unuradikaj pruntaĵoj el aliaj lingvoj. Oni ne diras ekz. Mi sentis fortan algion anstataŭ Mi sentis fortan doloron, nek Mi havas kapalgion anstataŭ Mi havas kapdoloron, kaj la aŭtoroj de PIV 2020 certe ne intencis, ke oni tiel uzu tiun radikon. Sed la prezento en antaŭaj PIV-oj rekte invitas al tia libera uzado de tiuj superfluaj radikoj. Veraj Esperantaj radikoj estas stomak kaj dolor. Ilin oni povas uzi libere en ĉiaj ajn sencohavaj kunmetaĵoj.

Tio ĉi trafas multegajn vortojn en PIV, kiuj antaŭe estis prezentataj kiel derivaĵoj, sed kiuj nun fariĝas kapvortoj de apartaj artikoloj.

Kelkaj tiaj ĉi afiksoj tamen estas uzataj ne nur en unuradikaj pruntaĵoj el aliaj lingvoj, sed ankaŭ en propre Esperantaj kunmetaĵoj. Ekz. la sufiksoj -ologio (= scienco, fako) kaj -ologo (= sciencisto, fakulo) aperas ne nur kiel radikopartoj en multaj internaciaj vortoj, sed ankaŭ iafoje en vortoj kreitaj en Esperanto. Ologi-vortoj de la unua speco estas ekz. algiologio, andrologio, antropologio kaj arĥeologio, kiuj klare ne estas kreitaj en Esperanto. Ni havas tre multajn tiajn vortojn. Kelkaj el ili tamen povus ankaŭ esti rigardataj kiel efektivaj Esperantaj kunmetaĵoj, ĉar la parto antaŭ ...ologio koincidas kun Esperanta radiko kun trafa senco. Tia estas ekz. la vorto egiptologio, kiu estis enprenita en Esperanton kiel pruntaĵo el aliaj lingvoj (ekz. la angla egyptology kaj la franca égyptologie). Sed se oni rigardas ĝin kiel egiptologio, la senco restas la sama. Ankaŭ tiaj vortoj estas sufiĉe multaj en Esperanto. Fine ekzistas ankaŭ ologi-vortoj, kiuj estas klarigeblaj nur kiel efektivaj Esperantaj kunmetaĵoj, ekz. fruktologio, grundologio kaj politikologio. Tiajn vortojn ni ĝenerale malrekomendas. Libera uzo de la sufiksoj -ologio kaj -ologo neniam estis tre ofta, kaj fakte ne povas bone funkcii, interalie ĉar ne malmultaj ologi-vortoj (kaj olog-vortoj) havas tute alian sencon ol ili ŝajnas havi, se oni rigardas ilin kiel Esperantajn kunmetaĵojn. Tia vasta libera uzado enportus pli da konfuzo ol utilo. Ilustra ekzemplo estas la vorto terminologio, kiu en PIV 2020 estas prezentata kiel derivaĵo de termino kaj do difinita kiel «scienco pri la terminaroj». Sed en la realo la vorto terminologio preskaŭ ĉiam signifas «sistemo de terminoj (de iu fako)». La emo prezenti tiajn vortojn kiel kunmetaĵojn kaŭzis, ke PIV misdifinis la vorton. Ĝia vera (aŭ almenaŭ ĉefa) senco tute ne aperas en antaŭaj PIV-oj, kvankam ĝi estas la senkompare pli ofta en la reala lingvo. La veran sencon PIV fakte tute ne povis aperigi, ĉar ĝi estas neklarigebla, se oni analizas la vorton kiel teminologio. Alia ekzemplo estas la vorto pomologio, kiu en PIV 2020 aperas en la artikolo de la vorto pomo, do kiel pomologio, sed ĉi-foje kun ĝusta senco: «tiu fako de hortikulturo, kiu speciale rilatas al la manĝeblaj fruktoj kaj kultivo de fruktarboj». Sed tiu senco ne kongruas kun la prezento de pomologio kiel derivaĵo de la vorto pomo. Ĝi devus signifi «la scienco pri pomoj». La donita difino montras, ke pomologio devas aperi kiel aparta unu-radika kapvorto de artikolo sen rilato al la vorto pomo.

En kelkaj okazoj ologi-vorto, kiu efektive estas kreita kiel propre Esperanta kunmetaĵo, estas tamen tro ofte uzata kaj tro forte enradikiĝinta por povi esti malrekomendata. En tiaj okazoj ni ĝin tamen akceptis sen malrekomendo, sed prezentas ĝin kiel unuradikaĵon. Ofte la formo de la vorto estas tamen sufiĉe proksima al internacia vorto, kaj oni povas diri, ke la vorto ja estis pruntita el aliaj lingvoj, sed ke ĝia formo estis influita de la formo de sence rilata Esperanta vorto. Tia estas ekzemple la vorto ĉinologio, kiu devus esti sinologio (angle sinology, france sinologie), sed kiu estas la plej ofte uzata vorto por la celita senco, nome «ĉinaj studoj», «ĉina filologio». Ni donas ankaŭ la pli internacian vorton sinologio kiel sinonimon, sed kun indiko, ke ĉinologio estas preferinda. Sed ĉe ĉinologio ni tamen sendas al la terminoj ĉinaj studoj kaj ĉina filologio, kiuj estas pli klaraj.

Rimarku, ke ni tute ne malrekomendas ĉiujn neoficialajn afiksojn. Kelkaj tiaj afiksoj funkcias tute bone, kaj estas tute utilaj. Ilin ni prezentas kiel efektivajn Esperantajn afiksojn, kaj vortoj kreitaj per ili aperas kiel tute bonaj derivaĵoj. Tiel ni traktas ekzemple la prefikson tele- kaj la sufiksojn -ilion- kaj -iliard-.

Kunmetiteco

Ni enkondukis disigajn signojn inter la elementoj de kapvortoj kaj derivaĵoj, ekz. ciferecigilo por klare montri, kiel la vorto estas kunmetita. En difinoj, ekzemploj ktp. tiaj signoj tamen ne aperas.

Uskloj

Antaŭaj PIV-oj hezitis pri la uzo de minuskloj kaj majuskloj en iaj vortoj, precipe gentovortoj kaj landanovortoj. Ekz. la vorto usonano estas en PIV 2020 principe prezentita kun komenca majusklo, Usonano, kio tamen ne estas tute klare videbla, ĉar ĝi aperas kiel ~ano en la artikolo Usono. La tildo reprezentas la radikon de la vorto Usono, kaj do retenas ties usklecon. Se PIV volus indiki ŝanĝon al minusklo, ĝi devus skribi (u)~ano. Sed en la enkondukaj klarigaj paĝoj oni skribis, ke oni tion ne komprenu kiel definitivan indikon pri la uskleco. Kvankam iom nebule, PIV do allasas kaj la majusklan kaj la minusklan skribon de vortoj kiel usonano.

Ni decidis fiksi definitivajn principojn pri tiaj okazoj, kaj indikas tute klare la skribon usonano. Niaj principoj pri uskleco en diversaj specoj de vortoj estas tamen nur reguloj por PIV mem, por ke la vortaro estu kohera en si mem. Ni ne intencas prezenti tiujn principojn kaj skribmanierojn kiel la solajn ĝustajn. Sed ili ja kongruas kun la plej ofta praktiko.

En realaj ekzemploj zamenhofaj kaj alifontaj, ni tamen ĉiam respektas la skribomanieron de la origina teksto. Ĉe usonano nun fakte aperas zamenhofa ekzemplo, en kiu la vorto estas majuskle skribita. Niaj principoj pri uskleco koncernas do nur kapvortojn, derivaĵojn, niajn proprajn difinotekstojn, kaj ekzemplojn elpensitajn.

Ekzemploj

Ni enkondukis alian aspekton de ekzemploj, kiam la prezentomaniero «apartigi» estas aktiva. Tiam ĉiu ekzemplo aperas por klareco en aparta linio kun antaŭa buleto.

Fontoj de ekzemploj

Ni iom post iom trakontrolas ĉiujn ekzemplojn, ĉe kiuj estas indikita aŭtoro aŭ verko, korektante multajn ekzemplojn, kiuj aperis en antaŭaj eldonoj de PIV en ne tute fidela formo.

Novajn realajn ekzemplojn ni zorge kontrolas por ke la formo estu fidela.

Kiom eble ni donas ligilon al la origina teksto, precipe se ĝi estas trovebla en la Tekstaro de Esperanto.

Por iuj ekzemploj, kies origina teksto ne estas en la Interreto (en fideble stabila loko), ni donos ligilon al precizaj bibliografiaĵoj, se eble kun la paĝonumero en la origina papera teksto.

Ni nun indikas multe pli da diversaj aŭtoroj kaj fontoj de ekzemploj. La mallonga listo de 53 aŭtoraj mallongigoj en PIV 2020 fariĝis listo kun pli ol 600 diversaj aŭtoroj kaj publikigaĵoj.

Malpli da enciklopediaj informoj

PIV havas de la komenco la ambicion esti ne nur vortaro, sed ankaŭ enciklopedio - iagrade. La origina ideo estis, ke PIV povu servi (almenaŭ iom) kiel enciklopedio por tiuj popoloj, kiuj mem ne havas enciklopediojn en sia lingvo. Tiu ambicio estis tamen nur tre nekohere kaj nekomplete realigita. En iaj fakoj enciklopediecaj informoj abundas (sed estas tamen tute ne konsekvence provizitaj). En aliaj fakoj estas nenia spuro de tiaj informoj. La taskon esti iaspeca enciklopedio PIV neniam sukcesis plenumi, kaj la rezulto estas nur ke PIV estas iom nekutima vortaro, kiu enhavas ialoke informojn, kiuj tute ne aperas en kompareblaj nacilingvaj vortaroj. Precipe enciklopediecaj estas en PIV 2020 la fakoj botaniko kaj zoologio, kies artikoloj iafoje pli similas al popularsciencaj eseoj ol al vortaraj artikoloj. Ankaŭ la artikoloj de la fako ĥemio enhavas multe de informoj, kiujn oni ne atendas trovi en komunlingva vortaro, sed nur en faka vortaro aŭ en enciklopedio.

Pro tio, ke nuntempe la taskon esti Esperanta enciklopedio jam plenumas multe pli bone la Esperanta Vikipedio, ni decidis forlasi la enciklopediajn ambiciojn de PIV. Plia kialo estas, ke la troaj informoj ne malofte estas neĝisdataj aŭ eĉ rekte eraraj. Tial iom post iom ni forigas tiajn informojn, kiuj ne estu en vortaro. Estas klare, ke la Esperanta Vikipedio havas multajn mankojn, precipe en la lingva kvalito, sed eĉ kun ĉiuj tiuj mankoj, ĝi jam estas multe pli taŭga kiel enciklopedio ol PIV iam estis.

PIV estu vortaro, instruante kaj klarigante la lingvon Esperanto kaj ties vortojn. Ĝi ne instruu faktojn pri la mondo.

Geografiaj informoj

Ĉe nomoj de urboj kaj aliaj geografiaĵoj PIV donis indikojn pri latitudo kaj longitudo, por ke oni povu kontroli sur mapo, pri kiu loko temas. Tiuj indikoj estas bonintencaj, sed kredeble apenaŭ uzataj de la legantoj. Krome ni trovis, ke tiuj indikoj ne ĉiam estas ĝustaj. Trakontroli kaj korekti ilin estus tasko tre malfacila kaj temporaba. Ĉar ni supozas, ke nur malmultegaj uzas tiujn informojn, ni decidis enmeti en tiajn artikolojn anstataŭe gravajn nacilingvajn nomojn, kio ebligos al la legantoj kontroli en aliaj fontoj (enciklopedio, mapo...), pri kiu loko temas, se la donita difino ne estas sufiĉe klara. Ni kompreneble ne povas doni ĉiujn diversajn nacilingvajn formojn, eĉ ne en ĉiuj lokaj lingvoj, ĉar tio estus tro malfacile plenumebla. Ni decidis iom pragmate mencii la nomojn en la oficialaj aŭ ĉefaj lingvoj de la koncerna loko, nome tiujn, kiujn oni plej facile povas trovi sur mapo aŭ en enciklopedio.

Ĉe ĉiu tia nacilingva nomo aperas apude trilitera mallongigo de la koncerna lingvo. Se oni musumas sur la nomo oni vidas la plenan nomon de la lingvo. En la paĝo de simboloj kaj mallongigoj troviĝas listo de tiuj triliteraj lingvokodaĵoj.

Malpli da mallongigoj

Ni draste reduktis la uzon de mallongigoj en la difinoj. Tial multaj esprimoj, kiuj antaŭe estis mallongigitaj, nun aperas plenvorte, ekzemple «kaj» (antaŭe «k»). En realaj ekzemploj ni tamen retenas ĉiajn mallongigojn.

La subtilan distingon inter la du simboloj kaj ni forigis, ĉar ni opinias, ke nur malmultaj legantoj komprenas la diferencon. Ni nun uzas nur la sago-simbolon donante al ĝi la kombinitan difinon «referencas al esprimo, ligita kun la koncerna vorto, aŭ al vorto, elvokanta najbaran nocion aŭ apartenanta al la sama semantika kampo».

Referencaj ligiloj

Vortoj referencataj post la simbolo , kaj ankaŭ post la indiko «Sin.» (= «sinonimo») nun estas ligiloj al la koncernaj vortoj. Ankaŭ iuj aparte gravaj vortoj en difinoj, kaj eĉ en ekzemploj, simile fariĝas ligiloj.

Evitinde kaj prefere

Ni iom modifis la manieron indiki evitindecon kaj montradon de preferindaj sinonimoj. En antaŭaj PIV-oj indikoj kiel abnorm/a = nenorma laŭintence signifis, ke la vorto nenorma estas klare preferinda super la sinonimo abnorma. Se ne aperus la egalecosigno, tio signifus, ke la du vortoj estas esence same bonaj (kvankam nenorma, kiu havis efektivan difinon, tamen estas iomete preferinda). Tion kredeble multaj legantoj miskomprenis, supozante, ke la egalecosigno signifas, ke la du vortoj estas egalaj kaj laŭ senco, kaj laŭ preferindeco.

Ni decidis enkonduki sistemon iom pli klaran, kun la jenaj kvar ebloj:

abnorma nenorma.
La du vortoj estas egalaj laŭsence kaj principe ankaŭ laŭ preferindeco, kvankam la dua tamen estas iomete pli bona, kaj tial la difino situas ĉe tiu vorto.
abnorma = (prefere) nenorma.
La unua vorto ne estas rekte malbona, sed la dua estas tamen preferinda.
abnorma (evitinde) = nenorma.
La unua vorto estas evitinda, kaj la dua vorto estas klare preferinda.
abnorma (arĥaismo) = nenorma.
La unua vorto estas evitinda, ĉar ĝi estas arĥaika, kaj la dua vorto estas klare preferinda.

La egalecosigno do neniam aperas sola, sed ĉiam kun eksplicita indiko, aŭ ke la unua vorto estas evitinda (aŭ arĥaika), aŭ ke la dua estas preferinda.

Ofto-statistiko

Preskaŭ ĉiuj artikoloj havas informon pri la ofteco de la koncerna radiko. Ĝi prezentiĝas kiel vertikala rektangulo post la kapvorto. Tiu rektangulo enhavas bluan parton, kiu indikas kiel ofte aperas la radiko en la Tekstaro de Esperanto (tamen ne enkalkulante la trafojn en la tekstoj de Le Monde diplomatique en Esperanto): Ju pli da bluo, des pli ofta estas la radiko.

Se oni musumas sur la rektangulo aperas pli detalaj informoj kun la aparteno al unu el 10 oftoklasoj:

Klaso 1 0 2 aperoj
Klaso 2 3 9 aperoj
Klaso 3 10 29 aperoj
Klaso 4 30 79 aperoj
Klaso 5 80 249 aperoj
Klaso 6 250 699 aperoj
Klaso 7 700 1 999 aperoj
Klaso 8 2 000 6 999 aperoj
Klaso 9 7 000 19 999 aperoj
Klaso 10 20 000

La datumoj pri ofto tamen ankoraŭ estas eksperimentaj. Por multaj homonimaj radikoj (ekzistas pli ol unu radiko kun la sama formo) la statistikaj datumoj aŭ tute mankas, aŭ ne estas ĝustaj (unu el la radikoj en tia grupo de samformaj radikoj provizore ricevas la suman trafonombron de ĉiuj radikoj en la grupo). Sed iom post iom tio pliboniĝos.