Ĉiu el la ĉi-sekvaj klarigaj notoj enhavas klarigon, kiu validas por pli ol unu vorto. Ili estas en la koncernaj lokoj en la vortaro referencataj per la simbolo ?. Se oni musumas sur tiu simbolo, aperas mallonga versio de la klariga noto. Se oni alklakas la simbolon, aperas en helpofenestreto la plena versio de la noto. En tiu fenestreto oni povas per alklako de M-butono malfermi la noton en tiu ĉi paĝo.
Landanovortoj kaj gentovortoj
Vortoj por landanoj kaj gentoj, kiel nederlandano, birmano, germano, ĉino, somalo k.a., havas diversajn kaj iom flekseblajn sencojn. La difinoj en PIV provas ĉe ĉiu el ili doni almenaŭ la plej gravajn sencojn, sed la senco povas tre varii laŭ la kunteksto kaj ankaŭ laŭ la propra mondbildo de la uzanto.
Ĝenerale vortoj kiel nederlandano kaj birmano (faritaj el nomo de lando, regiono aŭ simile per la sufikso «-an-») signifas «ano de la koncerna lando/regiono...». La vorton «ano» oni tiam povas kompreni kiel «civitano», «loĝanto» aŭ simile. Sed iafoje homo ankaŭ povas rigardi sin kiel anon de lando aŭ regiono, de kiu li aŭ ŝi devenas, aŭ aliaj homoj povas rigari iun kiel anon de ties devenloko. Iafoje tia «an»-sufiksa vorto eĉ povas havi gentan sencon. Ekz. la gento de Nederlando estas nomata nederlandanoj.
Ĝenerale vortoj kiel germano kaj ĉino (simplaj vortoj sen sufikso) signifas «ano de certa gento» (ofte kun komuna lingvo, kulturo kaj historio). Sed oni uzas tiajn vortojn ankaŭ en la senco de landano, se ekzistas landonomo bazita sur tiu gentovorto. Iuj tiaj vortoj havas nur landanan sencon, ekz. belgo kaj sviso.
Malforta transitiveco
Kelkaj verboj estas principe transitivaj, t.e. ili povas havi rektan objekton, sed oni tamen ordinare uzas ilin sen objekto.
Ekzemploj de tiaj verboj estas matenmanĝi, tagmanĝi kaj vespermanĝi, kiuj estas bazitaj sur la verbo manĝi, kiu estas sendube transitiva. Jam la simpla verbo manĝi estas sufiĉe ofte uzata sen eksplicita objekto, ekz. Ni kutime manĝas je la unua horo. La verbo manĝi tie havas sian kutiman sencon, kaj oni logike povas aldoni objekton, ekz. Ni kutime manĝas kuiritan manĝon je la unua horo. Tian uzon de sendube transitiva verbo sen mencio de rekta objekto, iuj gramatikistoj nomas absoluta. La verbo mem havas la saman sencon kun aŭ sen mencio de rekta objekto. Ĉiam estas eble aldoni rektan objekton, kio nur donas pliajn informojn al la frazo, sed ne ŝanĝas la sencon de la verbo. La verboj matenmanĝi, tagmanĝi kaj vespermanĝi estas tamen preskaŭ ĉiam uzataj en tia absoluta maniero, sen rekta objekto, ekz. Ni kutime matenmanĝas je la sepa horo. Oni ja povas aldoni rektan objekton, ekz. Ni kutime matenmanĝas panon je la sepa horo, sed tio estas praktike tre malofta kaj nekutima. Sed ĉar tia frazo estas tute klara kaj sencohava, kaj ankaŭ ĉar la baza verbo manĝi estas sendube transitiva, ankaŭ la kunmetitaj verboj matenmanĝi, tagmanĝi kaj vespermanĝi estas markitaj kiel transitivaj en la vortaro. Ilia transitiveco estas tamen iel malforta.
Pri tiaj verboj iuj eĉ opinias, ke uzo kun objekto estas erara aŭ almenaŭ tre dubinda, kaj ili preferus, ke ili estu markitaj kiel netransitivaj en la vortaro. Tia indiko tamen instruus, ke aldono de rekta objekto estas ĉiam erara. Tio estus troigo, kaj tial tiaj verboj estas en la vortaro markitaj kiel transitivaj (per la mallongigo «tr»), sed kun referenco al tiu ĉi noto, ĉar estas tre inde scii, ke la verbo tamen plej ofte aperas sen rekta objekto.
Alia kategorio de verboj malforte transitivaj estas verboj kiel alkuri kaj alflugi, kiuj ja povas esti uzataj transitive, ekz. li alkuris la domon, la birdo alflugis la fenestron, sed ĉe kiuj oni tamen multe pli ofte uzas prepozician komplementon anstataŭe: li alkuris al la domo, la birdo alflugis al la fenestro, ili alkuris ĝis la bordo. Tio, kio povas esti rekta objekto, tiam ja aperas en la frazo, sed ne kiel rekta objekto.
Neregulaj tabelvortoj
Ĉiuj tabeloj vortoj, korelativoj, estas en la Fundamento de Esperanto prezentataj kiel senfinaĵaj vortoj. Ankaŭ la tabelvortoj je O, A kaj E (kio, tio..., kia, tia..., kie, tie...) estas tiaj: Ili ne havas O-finaĵon, nek A-finaĵon, nek E-finaĵon.
Tamen jam frue oni komencis eksperimenti per plivastigado de la tabelo:
Tabelvortoj je ALI
Pro tio, ke la vorto alia finiĝas per ...ia, kaj ĉar ĝia senco iom parencas al la sencoj de la tabelvortoj je U kaj je A, oni frue komencis uzi kelkajn tabelvortajn formojn de ĝi. Precipe alies kaj aliel estis uzataj. Sed ankaŭ aliu (= «iu alia») kaj eĉ aliam iafoje aperis.
Tiaj vortoj estas neregulaj kaj evitindaj. En pluraj okazoj la senco de tia nova tabelvorto kolizias kun la senco de jam ekzistanta regula vorto. Ekz. la tabelvorto alie (= «aliloke») havas tute alian sencon ol la regula adverbo alie (= «alimaniere», «aliokaze»).
Legu pli detale pri tiu temo en PMEG.
neni‧ kaj ti‧
Tre frue oni ekuzis kelkajn vortojn, kiuj estis kreitaj kiel derivaĵoj el la tabelvortoj nenio aŭ nenia. Oni fortranĉis ties finajn ...o aŭ ...a, kvazaŭ tiuj estus veraj finaĵoj, kaj kreis la vortojn neniaĵo, nenieco, neniigi, kaj neniiĝi. Principe tiuj vortoj estas neregule formitaj, sed ili estas jam delonge praktike akceptitaj, kaj eĉ Zamenhof uzis ilin. Poste iom populariĝis ankaŭ vortoj kiel nenifarado (= «neniofarado»), kaj iafoje oni vidas ankaŭ vortojn kiel neniulo, nenispeca k.a.
Oni faris simile pri la tabelvorto tia, fortranĉante ties finan ...a, kreante la vorton tiaĵo (= «tia afero", «tia aĵo"). Tiu neregule formita kaj ne-zamenhofa vorto tamen estas multe malpli ofte uzata ol la neni-vortoj menciitaj ĉi-antaŭe, kaj ne estas same akceptitaj kiel tiuj.
Por povi prezenti tiujn neregulajn vortojn, antaŭaj eldonoj de PIV decidis analizi ĉiujn tabelvortojn je -O kaj -A kiel radikojn kun finaĵo: kapvortoj ti‧o kaj neni‧o, kun la tabelvortoj je A kiel derivaĵoj el tiuj. Tio kontraŭas la prezenton en la Fundamento, sed havas subtenon de Lingva Respondo de Zamenhof.
Tiu prezento en PIV principe kuraĝigas liberan kreadon de pliaj similaj vortoj, ekz. ĉi‧o → ĉi‧ul‧o, ĉi‧o → ĉi‧i (verbo kun I-finaĵo), i‧o → i‧u (verbo kun U-finaĵo), neni‧a → neni‧e («en nenia maniero»), k.s. Evidente tio riskas estigi ĥaoson, ĉar iuj tiaj kreaĵoj kolizias kun jam ekzistantaj tabelvortoj kun tute alia senco. Fakte oni ĝenerale kaj preskaŭ tute ekskluzive restas ĉe la menciitaj tradiciaj neregulaj formoj, kaj ne kreas pliajn tiajn vortojn. Oni rimarku, ke ĉiuj tiaj tradiciaj vortoj estas bazitaj sur la tabelvortoj je NENI kaj TI. Neniu tia vorto estas bazita je KI, I aŭ ĈI.
En tiu ĉi nova versio de PIV ni decidis klare apartigi la neregulajn formaĵojn, prezentante ilin kiel faritajn el du apartaj radikoj neni‧ kaj ti‧. La neregulaj vortoj menciitaj ĉi-antaŭe aperas en tiuj artikoloj, kaj ne en la artikoloj de la veraj tabelvortoj nenio, nenia kaj tia. Ĉiujn verajn tabelvortojn ni prezentas kiel senfinaĵajn vortojn, laŭ la Fundamento. La stumpigitan formon ti‧ kaj ties solan derivaĵon ti‧aĵ‧o ni krome markis kiel evitindajn. Plian kreadon de tiaj vortoj ni forte malrekomendas.
Ne plene esperantigitaj mezurunuoj en la Biblio
En la Malnova Testamento de la Londona Biblio kelketaj hebredevenaj vortoj estas skribitaj kun posta apostrofo kaj O-finaĵo: bat’o, bek’o, kab’o, kor’o, log’o, min’o, pur’o. Tiuj apostrofoj, kiuj ĉeestas jam en la tajpita manuskripto zamenhofa, verŝajne estas klarigeblaj tiel, ke Zamenhof decidis ne plene esperantigi tiujn vortojn, supozeble por eviti kolizion kun vortoj jam ekzistantaj en la lingvo: bato, beko, logo, mino, puro (la vorto kabo tiam tamen ankoraŭ ne ekzistis). Tial tiujn vortojn ni prezentas kiel fremdajn vortojn sen finaĵo (kursive): bat, bek, kab, kor, log, min, pur (same kiel alfa, Bat-Ŝeba k.a.).
Duoblaj plozivoj
Kelkaj radikoj enhavas malfacile elparoleblajn duoblajn plozivojn: dd, kk kaj tt. Aliaj enhavas simile malfacilajn kombinojn de plozivo kaj samloka afrikato: tĉ kaj dĝ. En la praktiko tiuj literkombinoj tre malofte estas elparolataj laŭ la skribo. Anstataŭe oni plej ofte uzas simplan konsonanton: d, k aŭ t, aŭ simplan afrikaton: ĉ aŭ ĝ. Praktike tiuj vortoj enhavas silentan literon, kio estas kontraŭa al la bazaj reguloj de Esperanto. La koncernaj skriboformoj tial estas en la vortaro rigardataj kiel neregulaj kaj markitaj kiel evitindaj. Temas pri la jenaj vortoj: brutta (uzu malneta), Buddo (uzu Budho), budĝeto (uzu buĝeto), Dekkano (uzu Dekano), Eddo (uzu Edao), Grakkoj (uzu Grakoj), netta (uzu neta), vatto (uzu vato), regatto (uzu boatkonkurso), matĉo (uzu maĉo), pitĉo (uzu tonalto).
En la Ĝenerala Antaŭparolo de la unua eldono de PIV (1970, p. xvi) la ĉefredaktoro Gaston Waringhien skribis pri tiaj vortoj, ke tiuj literkombinoj estas «rimedo de distingo, eĉ se nur por la okulo». Li tie ankaŭ nomis la d-on de budĝeto kaj la t-on de vatto kaj pitĉo «superflua konsonanto». La origina intenco do fakte estis, ke oni elparolu ekz. «budĝeto" tute same kiel »buĝeto».
Kontraste, neplozivaj duoblaj konsonantoj kiel nn kaj ll estas efektive elparolataj alie ol la respondaj simplaj konsonantoj, nome duoble longe aŭ eĉ kiel du apartaj sonoj. Pro tio kaj precipe pro la fakto, ke la Fundamento enhavas la nomojn Anno kaj Ŝillero, ni akceptas radikojn kun tiaj duoblaĵoj.
Biliono, triliono kaj similaj vortoj
En iuj lingvoj, precipe la usona kaj nuna brita angla, nombrovortoj similaj al biliono, triliono
| bilion‧o | = du‧ilion‧o | = 1012 |
| trilion‧o | = tri‧ilion‧o | = 1018 |
| kvadrilion‧o | = kvar‧ilion‧o | = 1024 |
| kvintilion‧o | = kvin‧ilion‧o | = 1030 |
| sekstilion‧o | = ses‧ilion‧o | = 1036 |
| septilion‧o | = sep‧ilion‧o | = 1042 |
| oktilion‧o | = ok‧ilion‧o | = 1048 |
| nontilion‧o | = naŭ‧ilion‧o | = 1054 |
| decilion‧o | = dek‧ilion‧o | = 1060 |
La nombrovorto miliardo = 109. Ties valoro ĉiam estis fiksita.
Derivaĵoj per la sufikso ‑iv-
La sufikso ‑iv-, kiu signifas «kapabla», estas neoficiala, kaj multaj esperantistoj tute ne konas ĝin aŭ ne uzas ĝin kaj eble eĉ opinias ĝin evitinda. Tamen ĝi ekzistas de sufiĉe longe en la lingvo, kaj iuj esperantistoj trovas ĝin utila. Uzante ĝin oni tamen riskas nekomprenon, kaj tial derivaĵoj per tiu sufikso sendas al pli ĝenerale komprenebla vorto kun la indiko «prefere».
Kelkaj vortoj, kiujn oni povas rigardi kiel derivaĵojn per ‑iv-, oni ankaŭ tute bone povas rigardi kiel unuradikajn internaciajn vortojn, ekz. agresiva, konduktiva kaj produktiva. Tiuj vortoj estas ĉi tie registritaj unuavice kiel unuradikaj, sed oni trovas ilin ankaŭ kiel derivaĵojn per ‑iv-.
Aliaj unuradikaj vortoj, kiuj finiĝas per ...iva, havas sencon iom similan, sed ne povas esti rigardataj kiel Esperantaj kunmetaĵoj, ekz. aktiva, definitiva, efektiva kaj transitiva.
Ankoraŭ aliaj vortoj, kiuj finiĝas per ...iva, ...ivo aŭ ‑ivi, havas tute alian sencon, ekz. detektivo, fiktiva, kolektiva, kultivi kaj respektiva. Vortoj kiel detektivo, kolektiva, kultivi kaj respektiva eĉ povas esti tute miskomprenataj, se oni provas vidi en ili la sufikson ‑iv-.
Se oni uzas la sufikson ‑iv-, oni atentu, ke laŭsence efektive temas pri kapablo aŭ povo. Ne malofte oni renkontas iv-derivaĵojn, kiuj havas tute alian sencon. Ekz. la vorto kre‧iv‧a estas tre ofte uzata, kiam la senco vere estas tiu de krea = «rilata al kreado».
Derivaĵoj per la sufikso ‑iz-
La sufikso ‑iz-, kiu signifas «provizi» aŭ «kovri», estas neoficiala, kaj multaj esperantistoj tute ne konas ĝin aŭ ne uzas ĝin kaj eble eĉ opinias ĝin evitinda. Tamen ĝi ekzistas de sufiĉe longe en la lingvo, kaj iuj esperantistoj trovas ĝin utila. Uzante ĝin oni tamen riskas nekomprenon, kaj tial derivaĵoj per tiu sufikso plej ofte sendas al pli ĝenerale komprenebla vorto kun la indiko «prefere».
Kelkaj vortoj, kiujn oni povas rigardi kiel derivaĵojn per ‑iz-, oni ankaŭ tute bone povas rigardi kiel unuradikajn internaciajn vortojn, ekz. stigmatizi kaj vaskularizi. Tiuj vortoj estas ĉi tie registritaj unuavice kiel unuradikaj, sed oni trovas ilin ankaŭ kiel derivaĵojn per ‑iz-.
Aliaj unuradikaj vortoj, kiuj finiĝas per ...izi, havas sencon iom similan, sed ne povas esti rigardataj kiel Esperantaj kunmetaĵoj, ekz. civilizi, hipnotizi, karakterizi, klimatizi, kvantizi kaj magnetizi.
Ankoraŭ aliaj vortoj, kiuj finiĝas per ...izi, havas tute alian sencon, ekz. centralizi, ekspertizi, kanonizi, mobilizi kaj vulkanizi. Tiaj vortoj eĉ povas esti tute miskomprenataj, se oni provas vidi en ili la sufikson ‑iz-.
Se oni uzas la sufikson ‑iz-, oni atentu, ke laŭsence efektive temas pri provizado aŭ kovrado.
Iuj vortoj, kiuj en antaŭaj eldonoj de tiu ĉi vortaro estis prezentitaj kiel derivaĵoj per ‑iz- estas ĉi tie prezentataj kiel unuradikaj vortoj bazitaj sur internaciaj vortoj, ekz. pasteŭrizi, stigmatizi kaj tuberkulizi.
Stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj
En la praktika lingvouzo ekzistas kelkaj adjektivoj, kiuj estas formitaj el verba vortobazo kaj la adjektiviga finaĵo ‑a, kaj kies signifo (aŭ unu el kies signifoj) estas la stato rezultanta el la ago nomata de la verbo. Ĝenerale tiaj adjektivoj devas havi la sencon «rilata al la koncerna ago». Uzi ilin kun la senco de nura stato estas ĝenerale evitinde.
Tamen kelkaj tiaj adjektivoj estas tiom forte enradikiĝintaj, kaj aperas eĉ ĉe bonaj aŭtoroj, iafoje eĉ ĉe Zamenhof, ke oni ilin rigardu kiel tradiciiĝintajn nekoheraĵojn. Oni prefere uzi pli regulajn vortojn por esprimi tiujn ideoj, sed oni estu tolerema, kiam aliaj ilin uzas. Tiaj tolerindaj nekoheraĵoj estas morta (kun la senco de «mortinta»), korekta (kun la senco «senerara») kaj komplika (kun la senco «(ĝene) malsimpla»).
Ekzemploj de plene evitindaj adjektivoj de tiu speco estas ferma (kun la senco «fermita» aŭ "ne malfermita"), malferma (kun la senco de «malfermita» aŭ «ne fermita») kaj veka (kun la senco «ne dormanta»).
La radikoj fals‧ kaj fiks‧ kondutas simile al la ĉi-antaŭe menciitaj radikoj, sed la Akademio de Esperanto deklaris ilin du-karakteraj. Ili do estas samtempe verbkarakteraj kaj adjektivkarakteraj. Sekve apud la verbaj bazformoj falsi («elfari ion malveran kaj prezenti ĝin kiel veran») kaj fiksi («firme senmovigi»), ankaŭ la adjektivaj formoj falsa («prezentanta mensoge kaj perfide la eksteran aspekton de la vero») kaj fiksa («nemoveble enmetita aŭ lokita») estas tute bonaj. Oni rigardu tiujn adjektivojn kiel bazajn formojn, kiuj ne estas derivitaj el la koncernaj verboj.
En 2025 la Akademio de Esperanto faris detalan decidon pri tiaj ĉi adjektivoj: Akademia deklaro pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj.
Surdulaj lingvoj
Kaj signolingvo, kaj gestolingvo estas uzataj por tiaj lingvoj de surduloj, en kiuj oni uzas precipe la manojn por komuniki.
Tiuj, kiuj preferas la terminon signolingvo, nomas morfemon de tia lingvo signo, kvankam signo havas ankaŭ tute aliajn sencojn, dum ili uzas la vorton gesto nur por nelingvaj movoj de la korpo, ĉar surduloj uzas kaj lingvajn signojn, kiuj respondas al la morfemoj kaj vortoj de la lingvoj de aŭdantoj, kaj gestojn, kiuj ne estas parto de lingva sistemo kun gramatiko.
Tiuj, kiuj preferas la terminon gestolingvo, uzas la vorton gesto kaj por tiaj lingvaj morfemoj, kaj por nelingvaj movaj esprimoj.
Ĥemiaj nomoj de neorganikaj oksigenhavaj acidoj kaj ties saloj
[VERKOTA NOTO]