PIV

Provizoraj kompletigaj klarigoj pri la testa versio

Testa versio

La testa versio ĉe testo.vortaro.net estas ankoraŭ prilaborata, kaj la laboro ankoraŭ daŭros longe. La enhavo estas nedefinitiva, kaj povas ĉiam ajn ŝanĝiĝi. Multaj planitaj ŝanĝoj ankoraŭ estas neplenumitaj. Aliaj ŝanĝoj estas nur parte faritaj.

Vidu ankaŭ la klarigojn por uzantoj.

Salti al PIV 2020

Kapvortojn kaj derivaĵojn oni povas alklaki, tenante la Alt-klavon (aŭ Option-klavon), por salti al la respondaj klarigoj en PIV 2020 (t.e. en la publika versio ĉe vortaro.net).

Laborplano

La origina ĝenerala laborplano de la nun okazanta revizio de PIV estas legebla en la PIV-blogo. Ĉi-poste sekvas pliaj klarigoj iom pli ĝisdataj.

Taskoj

Jen kelkaj gravaj taskoj, pri kiuj laboras la PIV-teamo:

Vortfarado

Ni enkondukas pli rigoran distingadon inter vera Esperanta vortfarado (per efektivaj Esperantaj radikoj kaj afiksoj) unuflanke, kaj pruntado de radikoj el aliaj lingvoj aliflanke. Pruntaĵoj el aliaj lingvoj ofte enhavas eksafiksojn aŭ aliajn spurojn de vortfarado alilingva. En antaŭaj eldonoj de PIV multaj tiaj vortoj kun eksafiksoj (aŭ eksradikoj) estas prezentataj kvazaŭ ili estus veraj Esperantaj kunmetaĵoj. En tiu ĉi testa versio tiaj vortoj aperas kiel unu-radikaj.

Ekzemple la vorto gastralgio (= stomaka doloro) estas en PIV 2020 prezentata kiel derivaĵo de la vorto gastr·o, kiu laŭ PIV 2020 signifas “stomako (en kunmetaĵoj)”. La radiko gastr· estas do prezentata kvazaŭ efektiva Esperanta radiko. Sed laŭ PIV 2020 oni uzas ĝin nur en kunmetaĵoj (anstataŭ stomak·). Fakte oni uzas ĝin nur kiel parton de vortoj, kiuj estas pruntitaj kiel tutaĵoj el la internacia vortostoko. Tiuj vortoj estas unu-radikaj. Ili ne estas Esperantaj kunmetaĵoj. La aŭtoroj de PIV 2020 certe ne intencis, ke oni diru ekz. Mia gastro fartas malbone, nek ke oni parolu pri gastrodoloro. La fina parto algi·o (= “doloro”) simile aperas en PIV 2020 kvazaŭ ĝi estus vera Esperanta vorto “sufikse uzata”. En la vero oni uzas la radikoparton ...algio nur kiel parton de unuradikaj pruntaĵoj el aliaj lingvoj. Oni ne diras ekz. Mi sentis fortan algion anstataŭ Mi sentis fortan doloron, nek Mi havas kapalgion anstataŭ Mi havas kapdoloron, kaj la aŭtoroj de PIV 2020 certe ne intencis, ke oni tiel uzu tiun radikon. Sed la prezento en antaŭaj PIV-oj rekte invitas al tia libera uzado de tiuj superfluaj radikoj. Veraj Esperantaj radikoj estas stomak· kaj dolor·. Ilin oni povas uzi libere en ĉiaj ajn sencohavaj kunmetaĵoj.

Tio ĉi trafas multegajn vortojn en PIV, kiuj antaŭe estis prezentataj kiel derivaĵoj, sed kiuj nun fariĝas kapvortoj de apartaj artikoloj.

Kelkaj tiaj ĉi afiksoj tamen estas uzataj ne nur en unuradikaj pruntaĵoj el aliaj lingvoj, sed ankaŭ en propre Esperantaj kunmetaĵoj. Ekz. la sufiksoj -ologi·o (= scienco, fako) kaj -olog·o (= sciencisto, fakulo) aperas ne nur kiel radikopartoj en multaj internaciaj vortoj, sed ankaŭ iafoje en vortoj kreitaj en Esperanto. Ologi-vortoj de la unua speco estas ekz. algiologio, andrologio, antropologio kaj arĥeologio, kiuj klare ne estas kreitaj en Esperanto. Ni havas tre multajn tiajn vortojn. Kelkaj el ili tamen povus ankaŭ esti rigardataj kiel efektivaj Esperantaj kunmetaĵoj, ĉar la parto antaŭ ...ologio koincidas kun Esperanta radiko kun trafa senco. Tia estas ekz. la vorto egiptologio, kiu estis enprenita en Esperanton kiel pruntaĵo el aliaj lingvoj (ekz. la angla egyptology kaj la franca égyptologie). Sed se oni rigardas ĝin kiel egipt·ologi·o, la senco restas la sama. Ankaŭ tiaj vortoj estas sufiĉe multaj en Esperanto. Fine ekzistas ankaŭ ologi-vortoj, kiuj estas klarigeblaj nur kiel efektivaj Esperantaj kunmetaĵoj, ekz. fruktologio, grundologio kaj politikologio. Tiajn vortojn ni ĝenerale malrekomendas. Libera uzo de la sufiksoj -ologio kaj -ologo neniam estis tre ofta, kaj fakte ne povas bone funkcii, interalie ĉar ne malmultaj ologi-vortoj (kaj olog-vortoj) havas tute alian sencon ol ili ŝajnas havi, se oni rigardas ilin kiel Esperantajn kunmetaĵojn. Tia vasta libera uzado enportus pli da konfuzo ol utilo. Ilustra ekzemplo estas la vorto terminologio, kiu en PIV 2020 estas prezentata kiel derivaĵo de termino kaj do difinita kiel “scienco pri la terminaroj”. Sed en la realo la vorto terminologio preskaŭ ĉiam signifas “sistemo de terminoj (de iu fako)”. La emo prezenti tiajn vortojn kiel kunmetaĵojn kaŭzis, ke PIV misdifinis la vorton. Ĝia vera (aŭ almenaŭ ĉefa) senco tute ne aperas en antaŭaj PIV-oj, kvankam ĝi estas la senkompare pli ofta en la reala lingvo. La veran sencon PIV fakte tute ne povis aperigi, ĉar ĝi estas neklarigebla, se oni analizas la vorton kiel temin·ologi·o. Alia ekzemplo estas la vorto pomologio, kiu en PIV 2020 aperas en la artikolo de la vorto pomo, do kiel pom·ologi·o, sed ĉi-foje kun ĝusta senco: “tiu fako de hortikulturo, kiu speciale rilatas al la manĝeblaj fruktoj kaj kultivo de fruktarboj”. Sed tiu senco ne kongruas kun la prezento de pomologio kiel derivaĵo de la vorto pomo. Ĝi devus signifi “la scienco pri pomoj”. La donita difino montras, ke pomologio devas aperi kiel aparta unu-radika kapvorto de artikolo sen rilato al la vorto pomo.

En kelkaj okazoj ologi-vorto, kiu efektive estas kreita kiel propre Esperanta kunmetaĵo, estas tamen tro ofte uzata kaj tro forte enradikiĝinta por povi esti malrekomendata. En tiaj okazoj ni ĝin tamen akceptis sen malrekomendo, sed prezentas ĝin kiel unuradikaĵon. Ofte la formo de la vorto estas tamen sufiĉe proksima al internacia vorto, kaj oni povas diri, ke la vorto ja estis pruntita el aliaj lingvoj, sed ke ĝia formo estis influita de la formo de sence rilata Esperanta vorto. Tia estas ekzemple la vorto ĉinologio, kiu devus esti sinologio (angle sinology, france sinologie), sed kiu estas la plej ofte uzata vorto por la celita senco, nome “ĉinaj studoj”, “ĉina filologio”. Ni donas ankaŭ la pli internacian vorton sinologio kiel sinonimon, sed kun indiko, ke ĉinologio estas preferinda. Sed ĉe ĉinologio ni tamen sendas al la terminoj ĉinaj studoj kaj ĉina filologio, kiuj estas pli klaraj.

Rimarku, ke ni tute ne malrekomendas ĉiujn neoficialajn afiksojn. Kelkaj tiaj afiksoj funkcias tute bone, kaj estas tute utilaj. Ilin ni prezentas kiel efektivajn Esperantajn afiksojn, kaj vortoj kreitaj per ili aperas kiel tute bonaj derivaĵoj. Tiel ni traktas ekzemple la prefikson tele- kaj la sufiksojn -ilion- kaj -iliard-.

Kunmetiteco

Ni enkondukis disigajn signojn inter la elementoj de kapvortoj kaj derivaĵoj, ekz. cifer·ec·ig·il·o por klare montri, kiel la vorto estas kunmetita. En difinoj, ekzemploj ktp. tiaj signoj tamen ne aperas.

Uskloj

Antaŭaj PIV-oj hezitis pri la uzo de minuskloj kaj majuskloj en iaj vortoj, precipe gentovortoj kaj landanovortoj. Ekz. la vorto usonano estas en PIV 2020 principe prezentita kun komenca majusklo, Usonano, kio tamen ne estas tute klare videbla, ĉar ĝi aperas kiel ~ano en la artikolo Usono. La tildo reprezentas la radikon de la vorto Uson·o, kaj do retenas ties usklecon. Se PIV volus indiki ŝanĝon al minusklo, ĝi devus skribi (u)~ano. Sed en la enkondukaj klarigaj paĝoj oni skribis, ke oni tion ne komprenu kiel definitivan indikon pri la uskleco. Kvankam iom nebule, PIV do allasas kaj la majusklan kaj la minusklan skribon de vortoj kiel usonano.

Ni decidis fiksi definitivajn principojn pri tiaj okazoj, kaj indikas tute klare la skribon usonano. Niaj principoj pri uskleco en diversaj specoj de vortoj estas tamen nur reguloj por PIV mem, por ke la vortaro estu kohera en si mem. Ni ne intencas prezenti tiujn principojn kaj skribmanierojn kiel la solajn ĝustajn. Sed ili ja kongruas kun la plej ofta praktiko.

En realaj ekzemploj zamenhofaj kaj alifontaj, ni tamen ĉiam respektas la skribomanieron de la origina teksto. Ĉe usonano nun fakte aperas zamenhofa ekzemplo, en kiu la vorto estas majuskle skribita. Niaj principoj pri uskleco koncernas do nur kapvortojn, derivaĵojn, niajn proprajn difinotekstojn, kaj ekzemplojn elpensitajn.

Ekzemploj

Ni enkondukis alian aspekton de ekzemploj, kiam la prezentomaniero “apartigi” estas aktiva. Tiam ĉiu ekzemplo aperas por klareco en aparta linio kun antaŭa buleto.

Fontoj de ekzemploj

Ni iom post iom trakontrolas ĉiujn ekzemplojn, ĉe kiuj estas indikita aŭtoro aŭ verko, korektante multajn ekzemplojn, kiuj aperas en PIV en ne tute fidela formo.

Novajn realajn ekzemplojn ni zorge kontrolas por ke la formo estu fidela.

Kiom eble ni donas ligilon al la origina teksto, precipe se ĝi estas trovebla en la Tekstaro de Esperanto.

Por iuj ekzemploj, kies origina teksto ne estas en la Interreto (en fideble stabila loko), ni donos ligilon al precizaj bibliografiaĵoj, se eble kun la paĝonumero en la origina papera teksto.

La aldonado de tiaj ligiloj al fontoj estas tamen ankoraŭ ne finfarita. Multaj ekzemploj havas ankoraŭ nur aŭtorajn mallongigojn (Z, B k.s.).

Ni nun indikas multe pli da diversaj aŭtoroj kaj fontoj de ekzemploj. La mallonga listo de 53 aŭtoraj mallongigoj en PIV 2020 fariĝis listo kun 657 diversaj aŭtoroj kaj publikigaĵoj.

Malpli da enciklopediaj informoj

PIV havas de la komenco la ambicion esti ne nur vortaro, sed ankaŭ enciklopedio - iagrade. La origina ideo estis, ke PIV povu servi (almenaŭ iom) kiel enciklopedio por tiuj popoloj, kiuj mem ne havas enciklopediojn en sia lingvo. Tiu ambicio estis tamen nur tre nekohere kaj nekomplete realigita. En iaj fakoj enciklopediecaj informoj abundas (sed estas tamen tute ne konsekvence provizitaj). En aliaj fakoj estas nenia spuro de tiaj informoj. La taskon esti iaspeca enciklopedio PIV neniam sukcesis plenumi, kaj la rezulto estas nur ke PIV estas iom nekutima vortaro, kiu enhavas ialoke informojn, kiuj tute ne aperas en kompareblaj nacilingvaj vortaroj. Precipe enciklopediecaj estas en PIV 2020 la fakoj botaniko kaj zoologio, kies artikoloj iafoje pli similas al popularsciencaj eseoj ol al vortaraj artikoloj. Ankaŭ la artikoloj de la fako ĥemio enhavas multe de informoj, kiujn oni ne atendas trovi en komunlingva vortaro, sed nur en faka vortaro aŭ en enciklopedio.

Pro tio, ke nuntempe la taskon esti Esperanta enciklopedio jam plenumas multe pli bone la Esperanta Vikipedio, ni decidis forlasi la enciklopediajn ambiciojn de PIV. Plia kialo estas, ke la troaj informoj ne malofte estas neĝisdataj aŭ eĉ rekte eraraj. Tial iom post iom ni forigas tiajn informojn, kiuj ne estu en vortaro. Estas klare, ke la Esperanta Vikipedio havas multajn mankojn, precipe en la lingva kvalito, sed eĉ kun ĉiuj tiuj mankoj, ĝi jam estas multe pli taŭga kiel enciklopedio ol PIV iam estis.

PIV estu vortaro, instruante kaj klarigante la lingvon Esperanto kaj ties vortojn. Ĝi ne instruu faktojn pri la mondo.

Geografiaj informoj

Ĉe nomoj de urboj kaj aliaj geografiaĵoj PIV donis indikojn pri latitudo kaj longitudo, por ke oni povu kontroli sur mapo, pri kiu loko temas. Tiuj indikoj estas bonintencaj, sed kredeble apenaŭ uzataj de la legantoj. Krome ni trovis, ke tiuj indikoj ne ĉiam estas ĝustaj. Trakontroli kaj korekti ilin estus tasko tre malfacila kaj temporaba. Ĉar ni supozas, ke nur malmultegaj uzas tiujn informojn, ni decidis enmeti en tiajn artikolojn anstataŭe gravajn nacilingvajn nomojn, kio ebligos al la legantoj kontroli en aliaj fontoj (enciklopedio, mapo...), pri kiu loko temas, se la donita difino ne estas sufiĉe klara. Ni kompreneble ne povas doni ĉiujn diversajn nacilingvajn formojn, eĉ ne en ĉiuj lokaj lingvoj, ĉar tio estus tro malfacile plenumebla. Ni decidis iom pragmate mencii la nomojn en la oficialaj aŭ ĉefaj lingvoj de la koncerna loko, nome tiujn, kiujn oni plej facile povas trovi sur mapo aŭ en enciklopedio. La laboro enmeti tiajn informojn estas tamen ankoraŭ nur en la komenca fazo. Dume en multaj lokoj la indikoj pri latitudo kaj longitudo restas, ĉar ili estas helpaj al tiuj teamanoj, kiuj plenumas tiun laboron. Iam poste la latitudoj kaj longitudoj tamen estos tute forigitaj.

Mallongigoj kaj simboloj

Ni draste reduktis la uzon de mallongigoj en la difinoj. Tial multaj esprimoj, kiuj antaŭe estis mallongigigitaj, nun aperas plenvorte, ekzemple “kaj” (antaŭe “k”). En realaj ekzemploj ni tamen retenas ĉiajn mallongigojn.

La subtilan distingon inter la du simboloj kaj ni forigis, ĉar ni opinias, ke nur malmultaj legantoj komprenas la diferencon. Ni nun uzas nur la sago-simbolon donante al ĝi la kombinitan difinon “referencas al esprimo, ligita kun la koncerna vorto, aŭ al vorto, elvokanta najbaran nocion aŭ apartenanta al la sama semantika kampo”.

Referencaj ligiloj

Vortoj referencataj post la simbolo , kaj ankaŭ post la indiko “Sin.” (= “sinonimo”) nun estas ligiloj al la koncernaj vortoj. Ankaŭ iuj aparte gravaj vortoj en difinoj, kaj eĉ en ekzemploj, simile fariĝas ligiloj.

Evitinde kaj prefere

Ni iom modifis la manieron indiki evitindecon kaj montradon de preferindaj sinonimoj. En antaŭaj PIV-oj indikoj kiel abnorm/a = nenorma laŭintence signifis, ke la vorto nenorma estas klare preferinda super la sinonimo abnorma. Se ne aperus la egalosigno, tio signifus, ke la du vortoj estas esence same bonaj (kvankam nenorma, kiu havis efektivan difinon, tamen estas iomete preferinda). Tion kredeble multaj legantoj miskomprenis, supozante, ke la egalsigno signifas, ke la du vortoj estas egalaj kaj sence, kaj laŭ preferindeco.

Ni decidis enkonduki sistemon iom pli klaran, kun la jenaj tri ebloj:

abnorm·a nenorma.
La du vortoj estas egalaj laŭsence kaj principe ankaŭ laŭ preferindeco, kvankam la dua tamen estas iomete pli bona, kaj tial la difino situas ĉe tiu vorto.
abnorm·a = (prefere) nenorma.
La unua vorto ne estas rekte malbona, sed la dua estas tamen preferinda.
abnorm·a (evitinde) = nenorma.
La unua vorto estas evitinda, kaj la dua vorto estas klare preferinda.

La egalsigno do neniam aperas sola, sed ĉiam kun eksplicita indiko, aŭ ke la unua vorto estas evitinda, aŭ ke la dua estas preferinda.

En iaj okazoj anstataŭ “evitinde” aperas “arĥaismo”.

Ofto-statistiko

Al la artikoloj estas aldonita informo pri la ofteco de la koncerna radiko. Ĝi prezentiĝas kiel vertikala rektangulo post la kapvorto. La rektangulo enhavas bluan parton, kiu indikas kiel ofte aperas la radiko en la Tekstaro de Esperanto (tamen ne enkalkulante la trafojn en la tekstoj de Le Monde diplomatique en Esperanto): Ju pli da bluo, des pli ofta estas la radiko.

Se oni musumas sur la rektangulo aperas pli detalaj informoj kun la aparteno al unu el 10 oftoklasoj:

Klaso 1 0 2 aperoj
Klaso 2 3 9 aperoj
Klaso 3 10 29 aperoj
Klaso 4 30 79 aperoj
Klaso 5 80 249 aperoj
Klaso 6 250 699 aperoj
Klaso 7 700 1 999 aperoj
Klaso 8 2 000 6 999 aperoj
Klaso 9 7 000 19 999 aperoj
Klaso 10 20 000

La datumoj pri ofto tamen ankoraŭ estas eksperimentaj. Por multaj radikoj, kiuj estas homonimaj (ekzistas pli ol unu radiko kun la sama formo) la datumoj ankoraŭ ne estas ĝustaj (unu el la radikoj en tia grupo de samformaj radikoj provizore ricevas la trafonombrojn de ĉiuj radikoj en la grupo). Sed iom post iom tio pliboniĝos.